Printempo 1995.

Informa dosiero pri AJDOSO.
Resumo farita kun la kunlaboro de Alfredo Embid Fonfria,
Kunordiganto de la Asociación de Medicinas Complementarias (Asocio pri Komplemento-medicinoj).

Tio, kio plej gravas en scienco estas neniam c'esi sindemandi.

Albert Einstein.
...Ni ne simple konkurencas por ke mia vidpunkto au' via superregu, mi supozas ke, iel, ni ambau' batalas por la vero.
De Philebus, el Dialogoj de Platono.
La vero estas revolucia.
JeanJaures.
Sunday Times-tondaj'o.

La au'tentan sciencan spiriton karakterizas la prisercxado de l'kono, sen antau'kondicxoj au' dogmoj. Galileo observis la c'ielajn objektojn kaj demonstris ke la tero rotacias c'irkau' la suno. Malgrau' c'io, li estis akuzata je herezo kaj devigata rezigni sian tezon. Tamen, jarojn poste sia tezo triumfis...

Krom tio, scienco estas profesio kiu malfacile evoluas kiam g'i submetig'as al determinoj de la merkato. Tial g'i bezonas socian impulson. G'enerale, por atingi sciencan progreson, oni bezonas investi en diversajn esplorvojojn, el kiuj eble nur unu atingos pozitivan rezultaton. Jen ni havas la ekzemplon de la sciencisto Alexander Flemming, kiu malkovris la antibiotikan efikon de la penicilino pro iu neplanita senzorgo...

Se estas malfacila la ekzisto de humanisme pozitiva scienco submetita al merkato, des pli malfacile estas sub la premo de certaj merkataj interesoj kiam tiuj akomodig'as al patento de malnovaj inventoj. Pro tiu kialo oni ankorau' ne aplikis renovigeblajn energiojn al urbaj kaj eksterurbaj veturiloj kaj ni dau're dependas de gasaj kaj petrolaj motoroj, kiuj generas tiom da militoj.

En merkato kie regas korupto kaj malrespondecemo, scienco je la servo de pli libera homaro ig'as des pli malfacila. Estas potenculoj kiuj tre antau'enpusxas priesploradon por amasa malkonsciig'o kaj por trudregi super la popolo (novaj sistemoj por lude malkonsciigi kaj pli modernaj televizioj). Sed male okazas pri tiuj iloj kiuj faciligus al la homoj esti pli liberaj.

En la sekva rakonto ni partoprenos la aventuron de kritikaj sciencistoj, kiuj volas praktiki sian profesion en la spacon de la esploradoj medicina kaj biologia.

Ili intencas, ne nur rekonsideri sciencan teorion arbitre truditan, sed ankau' defendi la neu'tralecon, la responson kaj strikton kiuj devas akompani ilian profesion.

Ni ankau' vidos kiel, pere de ilia praktika laboro, tiuj sciencistoj frakasig'as kontrau' la kruda realo, nome kelkaj neresponsaj potencagentoj. Ni vidos kiel tiuj potencagentoj fipremas en c'iuj sferoj (politika, ekonomia, informa) por submeti la homaron al tiuj misinformado kaj teruro kiuj konsistigas la timon al ajdoso.


Antau'parolo: «Wellcome to death» («Bonvenon al morto»).

La malnova Burroughs-Wellcome estis kreita en 1880 far du apotekistoj: Henry Wellcome kaj Silas Burroughs.

C'irkau' 1936 oni kreis la Wellcome Trust. La Wellcome kaj la Rockefeller komencis asociig'i.

Lau'longe de la 1930aj jaroj, la legalaj demars'oj de la Wellcome Trust estis pritraktataj de la agentejo Sullivan kaj Cromwell, unu el la plej influpovaj de Novjorko kaj samtempe kolonapogilo de la Rockefeller. Tion montras la fakto, ke siaj du advokatoj, Jhon Foster Dulles kaj Allen Dulles, poste ig'is kaj S'tatsekretario dum la Malvarma Milito kaj direktoro de la C.I.A. respektive.

Disde la 1950aj jaroj interkunlaboras iliaj teknikaj skipestroj. Pli poste, la Wellcome Trust partoprenas en la londona universitata komplekso fondita de Rockefeller.G'ia influo plivastig'as ene de la angla sanitara edukado.

En la 1970aj jaroj, David Rockefeller kreas la Trilateran Komisionon kiun konsistigas industriistoj, akademianoj kaj politikistoj spertaj pri internacia politiko.

La kernon de la Trilatero konsistigas estroj de iu grupo de multnaciaj entreprenoj kies celo estas tenadi ekonomian c'efpovon (plutokratio) en la tuta mondo. Inter tiuj multnaciaj entreprenoj elstaras la Wellcome Trust Corporation.

G'is 1986, Wellcome Trust regis 100%-on de la Wellcome Inc., medikamento-produktisto. G'i vendis 25%-on de siaj akcioj kaj eknomis sin Wellcome Foundation.

Tiam okazis s'ang'o en la orientig'o de la Wellcome –institucioj, transirante el pli etika kaj akademia spirito al pli krude merkatecaj sintenoj.

Post la absoluta malsukceso kiel kancerkuracilo, la Wellcome havigis al si permeson por ke la AZT, rebaptita kiel «Retrovir»-on, estu surmerkatigita por flegado de ajdoso-malsanuloj.

La 24an de junio 1988a, Duncan Campbell, en artikolo titolita «The amazing Aids scam» de la publikaj'o «New Stateman and Society», asertis ke mutaj klinikaj rezultatoj estas kas'itaj pere kaj danke al komercaj rezultatoj.

Li asertis ankau', ke la kosto de la AZT altig'is kvin au' ec' dekoble. Nuntempe la kosto de la AZT por ajdoso-malsanulo c'irkau'as 100.000 ptojn.

En julio 1992a, la Wellcome Trust reduktis sian partoprenon en la Wellcome Foundation g'is 40%, gajninte 2,3 bilionojn da sterlingaj funtoj.

Fine, la 7an de marto 1995a, la Wellcome Trust decidis vendi sian 40%-on de la Wellcome Foundation al la brita farmacia entrepreno Glaxo kontrau' 1,9 bilionoj da pesetoj (en sterlingaj funtoj).

Al la prezidanto de la Wellcome Foundation, Jhon Robb, s'ajnis bedau'rinda kaj aparte fustracia la decido de la Wellcome trust, haste fordoni sian entreprenon, evitante tiel la lukrigan konkurencon de ac'etofertoj.

Funkciuloj je la c'asado de virusoj: NIH, CDC kaj EIS.

En Usono, la oficiala sciencesplorado estas priregata de la Nacia Saninstituto, la NIH, kaj la Publika

Sanservo pere de la Kontrolcentroj pri Malsano, la CDC. Ambau' instituciojn estras virusologoj.

La NIH fondig'is en 1887 kiel Medicina Laboratorio kaj konstitucie dependas de la Usona Marministerio. Dum la 1930aj jaroj kreig'as la unua specialigita fako de la NIH: la Nacia Kancerinstituto.

En 1955, James Shannon ekestris NIH-on. De 1956, la bug'eto de la NIH rimarkinde kreskis, ene de g'ia lukto kontrau' la poljomelito. Tiam eltrejnig'is la virusologoj kontrau' tiu specifa malsano.

C'irkau' 1960, la virusologoj kontrau' la poljomelito sindedic'is ankau' al la lukto kontrau' la kancero. Tiam eltrejnig'is homoj kiaj Howard Temin kaj Robert Gallo.

De 1962, la NIH komencis serc'i la virusan originon de la kancero, kun grandegaj bug'etoj kaj sen tau'gaj rezultatoj. Modifante la realon de la malsano lau' la interesoj de sia esplorlinio, ili inventis la ideon pri la «malrapidaj virusoj». Tiuj virusoj, teorie, mortigas la homon iom da tempo post ilia forig'o el la homkorpo. Pro tia scienca esplorlinio, Carlton Guidachek ig'is nobelpremiito en la jaro 1976.

Post la akcepto de tiu esplorlinio, la NIH povis ekesplori pri kiu ajn malsano, c'iam lau' la virushipotezo. Nuntempe la NIH elspezas c'irkau' dek mil milionojn da dolaroj c'iujare.

La alia kolonapogilo de la s'tata sanservo de Usono estas la Kontrolcentroj pri Malsano au' CDC.

Je la komenco ili ne disponis pri sciencesploristoj sed pri publikaj aktivistoj pagitaj por haltigi kontag'malsanojn. Tiuj CDC komencig'is en la 1940aj jaroj, kontrolante la malarion dum la Dua Mondmilito, kiel Centrojn pri Transmisieblaj Malsanoj.

La CDC ekfunkciigis tri programojn kun la celo kredigi la socion pri la infekta kaj kontag'a origino de la malsanoj. Ene de unu el tiuj programoj kreig'is, c'irkau' 1950, la inteligentservo au' EIS, kies celo estis rekrutigi diplomitojn pri Medicino kaj Biologio. Ili aktive partoprenis en la t.n. azia gripo de 1957. En la 1960aj jaroj ili kredigis la socion pri la infekta origino de la leu'kemio. En 1976 ili partoprenis kaj en la «porkogripa» epidemio kaj en la «legiono-malsano», c'iam lau' la virushipotezo.

Nuntempe EIS farig'is s'tata organizaj'o absolute sekreta. La EIS-reto estis tre implikita en la identigo de la 5 unuaj kazoj de ajdoso, c'iam pelante la malsanon virushipotezen.

Ekzistas alia CDC-programo nomita «programo pri asociig'oj». G'ia tasko estas stipendii asociojn por «eduki» la popolon lau' la viruslinio, inter ili sanitarajn kaj hemofiliajn asociojn. Post 1984 g'i stipendiis ankau' aktivistajn grupojn por la rajtoj de la samseksemuloj kaj kontrau' la ajdoso.

Ajdoso, scienca debato cenzurita.

La jaron 1981an, Ronald Wilson Reagan venkis en la balotado por la prezidanteco de Usono. Ene de la «premgrupo» kiu financis lian kampanjon trovig'is la Wellcome Trust Corporation. Samjare,Michael Gottlieb identigis la ekziston de 5 malsanuloj-ne interrilataj- karakterizitaj de malfortigita imuno-sistemo. Tiu malsano estis gebre nomita «ajdoso» (el Akirita Imuno-Deficita Sindromo).

La 23an de aprilo 1984a, dum la prezentado de Margaret Heckler, tiama S'tatsekretariino pri Sano kaj Socia Sekureco de Usono, D-ro Robert Gallo anoncis en gazetara komuniko, ke li eltrovis la retroviruson kiu produktas la ajdoson, kiun li nomis HTLV-III. La saman tagon estis registrita usona patento de testekipaj'o pri HTLV-III, prilaborita de Gallo mem.

Tiun deklaron oni faris sen la kutimaj ekzameno kaj debato kiuujn starigintus tia publika anonco. Malgrau' c'io, g'i akceptig'is kiel fakto flanke de la sciencista mondkomunumo. Sen aldonaj pristudoj, oni ekfunkciigis vastan esplorprogramon, c'iam lau' la hipotezo de la HTLV-III.

Margaret Heckler kaj Robert Gallo.Margaret Heckler kaj Robert Gallo.

La s'telo de la falsa diamanto.

Post la anonco de D-ro Gallo, la franca registaro plendis kontrau' la usona registaro, postulante por si la patento-rajton kaj la meriton pro la eltrovo de la retroviruso, kiu estis rebaptita kiel VIH-on (Imuno-Deficita Homviruso).

Tre baldau' la prezidento de Usono, Ronald Reagan, kaj la franca c'efministro, Jacques Chirac, alvenis al interkonsento: La du s'tatoj kundividos la profitojn de la VIH-testo. Tiel, kaj Gallo kaj Montagnier estis konsiderataj «eltrovintoj» de la retroviruso.

Pli poste oni publikigis la fotojn de la retroviruso -tute egalaj al tiuj de viruso nomata LAV- kiuj estis transdonitaj de D-ro Luc Montagnier iom antau'e, estante estro de la esplorteamo de la Instituto Pasteur.

Ankau' antau'e, je dua okazo, en oktobro 1993a, D-ro Montagnier transdonis al li alian montraj'aron kune kun kontrakto lau' kiu, la usona laboatorio ne rajtos uzi g'in por lukro-celoj.

Lau' la D-ro Sonnabend, kreinto de la «AIDS Medical Foundation», la koincido inter la fotografaj'oj ne estus ebla se ili ne estintus faritaj al montraj'oj apartenantaj al la sama paciento.

Komence de 1989, la j'urnalisto pri sciencesploroj Jhon Crewdsen informis tra Chicago Tribune, kiel Gallo s'ajne prenis la viruason senditan de D-ro Montagnier al lia laboratorio, kaj klarigante kiel, ili ambau', eltrovis la saman viruson.

La 1an de marto samjaran, New York Tribune informis pri interna esplorado far la Nacia Saninstituto de Usono. En tiu c'i esplorado oni alvenis al la konkludo, ke artikolo de Gallo publikigita en la jaro 1984 tra la revuo Science -en kiu li argumentis ke la VIH kau'zas la ajdoson- enhavas kontrau'dirojn rezulte de «misinterpretado au' falsado».

La franca registaro postulis la absolutan agnoskon pri la eltrovo de la VIH. La plendo kontrau' Usono monvaloris c'irkau' 20 milionojn da dolaroj. Tiu estas la monkvanto gajnita pere de la testekipaj'o de la VIH. Francio postulis ankau' kelkajn milionojn da dolaroj rekte ricevitaj de D-ro Gallo. Kaj laste, la usona registaro agnoskis la «s'telon» de la viruso. La Instituto Pasteur altigis 10%-e la patento-rajton de la testekipaj'o.

Disidenta sciencisto: Peter Duesberg.

En 1987, Peter Duesberg, molekulara biologo membro de la Nacia Akademio de la Sciencoj de Usono, tiame unu el la c'efaj specialistoj pri retrovirusoj en la mondo, komencis skribi artikolojn pri la menciita VIH en la revuo «Cancer Research».

En tiu artikolo, Duesberg faris al si kelkajn demandojn: Kiel tiu VIH povas mortigi bilionojn da c'eloj se g'i nur kapablas mortigi kelkajn? Kial estas ajdoso-malsanuloj sen iu ajn spuro de tiu VIH? kaj, kiam la VIH estas injektita al bestoj... Kial ili ne malasanig'as de ajdoso?.

Post nau' monatoj skribinte por la revuo «Cancer Research» kaj leginte c'iujn antau'e aperintajn artikolojn, li alvenis al la konkludo ke, anstatau' esti mortiga, tiu viruso estas sendang'era.

Malgrau' diri tion, Duesberg prudente insistis, ke oni ne neglektu en la praktikado de sekura seksumado.

La biologo Peter Duesberg.La biologo Peter Duesberg.

Unue estis la silento de siaj kolegoj. Poste oni nuligis la monprovizon por lia esplorlaboro: en oktobro 1990a, oni anoncis al li ke lia jara stipendio, 350.000 dolaroj venantaj el la usona registaro, estos reduktita fine de 1992.

En la revizia komitato kiu neis al li la stipendion, trovig'is D-rino Flossie Wong Staal (amantino de Gallo dum longa tempo kaj patrino de unu el liaj du filoj) kaj D-ro Dani Bolognesi, posedanto de alia patento, je longa tempdistanco, pri la antikorpoj de la VIH.

Duesberg senrezulte apelaciis, malgrau' la komenca subteno flanke de kelkaj membroj de la registaro kaj de kelkaj kongresanoj kiel Ron Dellums kaj William Dannemeyer.

Estas evidente ke, g'is tiam, la debato pri la origino de la ajdoso estis kas'ita. «Prestig'aj» sciencistoj, kun altaj salajroj kaj postenoj, ade asertis tra la amasmedioj, ke la VIH estas la sola kau'zo de la ajdoso.

VIH-ajdoso: neebla hipotezo.

Lau' la hipotezo en kiu oni asertas , ke la VIH kau'zas ajdoson, kiam iu homo havas la VIH-on, tiu c'i viruso infektas kaj mortigas leu'kocitojn (blankajn globetojn) tiom insiste, ke la infektita homo finig'as viktimo de la t.n. «oportunistaj malsanoj».

Antau' la fakto, ke homoj kun antikorpoj de la VIH dum jaroj ne prezentas iun ajn simptomon de ajdoso, kelkaj virusologoj komplike penadas interpreti la realon por g'in adapti al siaj teorioj.

Baza skemo de la retroviruso nomita VIH.Baza skemo de la retroviruso nomita VIH.

Ili diras, ke la viruso estas kas'ita, ke g'i mutacias, ke g'i kondutas mistere. Kompreneble, tiuj c'i homoj neniam ajn pridubas la virushipotezon: ili estas la multnombraj virusologoj de la NIH, de la EIS, la c'efaj profitantoj de la testpatentoj, de la organizitaj vojag'oj, de la publikaj kaj privataj stipendioj...

Lau' Duesberg, la viruso infektas kaj mortigas, pli malpli, unu c'elon inter 10.000 sed la homa korpo refaras la c'elojn multe pli rapide. Tial do, la kau'zo au' kau'zoj de la ajdoso trovig'as en aliaj originoj.

La mise nomita VIH estas nur unu inter miloj da retrovirusoj kiuj, kelkfoje, trovig'as en ajdoso-malsanulo.

G'is nun, bedau'rinde, neniu faris iun ajn sistematikan pristudon por eltrovi la faktorojn (krom VIH-on) produktantajn ajdoson.

Estas multnombraj atestoj de kuracistoj spertig'intaj pri ajdoso-malsanuloj kaj atestoj de homoj reprezentantaj subteno-grupojn kiuj apogas c'i tiujn malsanulojn. C'i tiuj atestantoj asertas, ke la homoj kiuj malsanig'as de ajdoso, jen hemofiluloj jen sangtransfuzitoj, plifortikigas la teorion lau' kiu estas multnombraj faktoroj kiuj provokas malpliig'on de la korpodefendoj, havante au' malhavante la VIH-on.

Multaj homoj kun ajdoso antau'e suferis sekstransmisiajn malsanojn, kune kun trouzado de antibiotikoj kaj konsumado de drogoj kaj farmaciaj'oj imuno-deprimigaj.

La teruro venanta el la tria mondo.

En 1889, Phillipe kaj Evelyne Kryen, responsuloj de helpa medicinorganizo kun 230 laboristoj en Kagera, Tanzanio, raportis unuafoje pri la ajdoso en Afriko.

Ili disvastigis informon, kun ilustraj'oj, montrante iun ege mornan estontecon por la afrika kontinento, s'ulde al ebla ajdoso-plago. Tiu informo estis tre disvastigita kaj pligravigita de la usona gazetaro. Washington Post, ekzemple, en marto 1992a skribis, ke la afrika kontinento suferadas «enorman ruinig'on en sia publika sano» kaj ke Kager estas « unu el la plej akre damag'itaj teritorioj el la mondo».

Lau' tiu j'urnalo: «estintus pli bone suferi tertremon» ol la ajdoso-plagon c'ar, c'i lasta koncernis la plej produktivan homgrupon, tiun kiu g'uste estas la plej seksaktiva.

La 3an de oktobro 1993a, Sunday Times publikigis longan artikolon de g'ia sciencraportisto Neville Hodgkinson. En tiu artikolo, post kvar jaroj da spertado kun afrikaj pacientoj, Phillipe Kryen deklaris jene: «Ne estas ajdoso. Tio estis inventaj'o. Ne ekzistas epidemiologiaj bazoj por tio. Por ni g'i ne ekzistas».

Malgrau' c'io, Washington Post ne informis pri la s'ang'ita opinio. Nur The Guardian kaj, poste, Sunday Times pere de eseo de Simon Jeckins, malfermis la debaton.

La c'efa argumento de la brita sciencularo kontrau' Hodgkinson estis iu nepublikigita studo far Medical Research Council, eksponita dum gazetara komuniko en junio 1993a.

En tiu studo oni asertis, ke la ugandaj kamparanoj kiuj respondis pozitive al la VIH-testoj, prezentis pli altan mortig'emon ol la aliaj. Sed el 64 morto-kazoj uzataj de Medical Research Council por la provo, nur 5 estis diagnozitaj kiel kau'zitajn de ajdoso.

Hejmo de la verda simio.
Afis'o: «hejmo de la verda simio».
-Jen alifoje venas la CDCuloj kun ekipaj'o por la VIH-testo.
-Tiuj stultaj hombestoj faras kion ajn por ekhavi stipendimonon.

En tiu gazetara konuniko, al la demando de Neville Hodgkinson, c'u tiuj kamparanoj mortis pro ajdoso, oni respondis pli malpli per «ne g'uste».

En la internacia konferenco pri ajdoso okazinta en Jokohamo au'guste 1994a, kie la farmacia industrio pri ajdoso abunde reklamis siajn produktojn, oni pliigis la nombron de malsanoj asociigendaj al ajdoso-kau'zo.

Pro tiu s'ang'o en la pritaksado, la nombro de eblaj ajdosuloj en Azio devis esti rimarkinde plialtigita, lau' ilia kalkulo.

En decembro 1994a, en alia internacia konferenco pri ajdoso, en Maroko, kun la c'eesto de sciencistoj kaj registaro-reprezentantoj, la oficialuloj de la Monda Sanorganizo diris, ke en Afriko la VIH-infektitoj estas ol 1.500.000 homojn en 1993, kaj 10.000.000 en 1994.

Reklamado pri ajdoso en Tanzanio.Reklamado pri ajdoso en Tanzanio.

Harvey Bialy, doktoro pri molekulara biologio kaj direktoro de la revuo «Biotechnology» asertis, post vizito al Nig'erio, Kameruno kaj Gabono, ke ne estas kontag'a ajdoso en Afriko. Li denoncas, ke epidemiologoj ne sufic'e striktaj volas prezenti kiel ajdoson la malsanojn tipajn de misnutrig'o.

La disidentaro sin organizas.

La jaron 1990an, en la Internacia Konferenco pri Ajdoso, en San Francisko, D-ro Luc Montagnier reg'ustig'is kaj anoncis, ke la VIH ne povas kau'zi ajdoson sen iu kunfaktoro kiel, ekzemple, la mikroplasmoj, etaj bakterioj kiuj ig'is agresemaj pro la antibiotikoj.

Tiu c'i deklaro provokis koleran respondon de parto de la au'dantaro kaj de kelkaj el liaj nordamerikaj kolegoj. Li devis rapide foriri aviadile al sia lando.

La jaron 1993an, c'irkau' 40 sciencistoj, inkluzive de retrovirusologoj, epidemiologoj kaj imunologoj, unuig'is por fondi la Grupo por Rekonsiderado de la VIH-hipotezo-n. Tiu grupo konstituig'is post kiam c'iuj sciencaj revuoj rifuzis publikigi la jenan leteron:

«La g'enerala publiko kredas ke iu retroviruso, nome VIH, kau'zas la grupon de malsanoj nomita ajdoso. Multaj biokemiaj sciencistoj submetas al dubo tiun c'i hipotezon. Ni proponas ke, sendependa adekvata homgrupo gvidu iun striktan reviziadon pri la evidentoj, por kaj kontrau', de tiu c'i hipotezo. Krome ni proponas planadon kaj realigadon de kritikaj epidemiologaj studoj».

Tiu homgrupo eldonas periodan revuon kiu estis komence nomita «Rethinking AIDS», sed nuntempe «Reapprasing AIDS». Iom da tempo post la kreig'o de la grupo jam estis alig'intaj pli ol 400 kritikaj sciencistoj.

J'urnaltondaj'o informanta pri la sinteno de diversaj sciencistoj rilate al la rolo de la VIH en la ajdoso.
J'urnaltondaj'o informanta pri la sinteno de diversaj sciencistoj rilate al la rolo de la VIH en la ajdoso.

La konferenco de Sant Cugat del Vallès.

Jam en decembro 1993a, la «Asociación de Medicinas Complementarias» organizis konferencon en Sant Cugat del Vallès, kun la partopreno de kelkaj el tiuj sciencistoj, c'iuj kritikaj kontrau' la oficialigita teorio pri la VIH-ajdoso.

Estis invititaj, inter aliaj, la jam konata D-ro Peter Duesberg, D-ro Harvey Bialy, Robert Laarhoven, kunordiganto de asocio por la sciencesplorado kontrau'ajdoso en Nederlando, kaj Joan Shenton, direktorino de la entrepreno pri medicinvideoj MEDITEL.

G'uste tiu c'i lasta (MEDITEL), havis la s'ancon prezenti la opiniojn de la disidentaj sciencistoj, c'efe pere de programoj en la 4a kanalo de la brita televizio, kio rezultis entute 5-hora informado.

La organizintoj de la renkontig'o sendis dokumenton nomitan «Rekonsideri la ajdoson», reproduktita de la revuo «Cuerpomente» kaj kelkaj aliaj, krom 600 lokaj amasmedioj de la hispana s'tato.

Kontraste al tio, neniu amasmedio c'eestinta la konferencon, neniu kataluna au' hispana televizio informis pri la evento. Ili ankau' ne informis pri iu ajn el la opinioj de la disidentoj lau'longe de ties priaktivado.

Terapioj kaj supervivantoj.

Plejmultaj homoj kun ajdoso kiuj pretervivis la malsanon estis dotitaj de granda volforto kaj kritikspirito, akceptante respondecajn vivstilojn.

En Londono, la supervivantoj eldonas la revuon «Continuum». En Nederlando jam ekzistas la Fondaj'o por Alternativa Siencesplorado de Ajdoso (SAAO).

Sendepende de sia origino, la imunodeficito povas esti traktata pere de rimedoj ekologie produktitaj kaj vere malmultekostaj. Estas esploristoj kaj terapiistoj kiuj proponas solvojn por la imuno-deficito pere de la kuracaj kvalitoj de la plantoj.

La c'ina medicino elzemple, c'ar g'i estas libera el la pemado de okcidentaj farmaciaj entreprenoj, dau're studadas kaj aplikadas siajn imuno-stimulajn plantojn, lau' tradicio kiu pluas de antau' 2.000 jaroj.

Dume, en la Mediteraneo, multaj plantoj riskas estingig'on antau' ol iu ajn ekstudis iliajn medicinajn kvalitojn. Ridigas la fakto, ke kelkaj homoj entuziasmig'is pro la ideo ke Barcelono ig'os la c'efsidejo de la Eu'ropa Agentejo de la Medikamento...

La toksaj terapioj de la ajdoso.

La 1an de aprilo 1994an, oni publike diskonigis la unuajn rezultatojn de la franco-brita sciencesploraj'o Concorde. Tiu sciencesploraj'o komparigis la rezultatojn de la AZT c'e 1.800 supozitaj VIH-portantoj sen ajdoso-simptomoj, duono el ili ricevintaj tiun substancon.

En tiuj konkludoj oni informis, ke la apero de ajdoso-simptomoj ne estas prokrastigita iel ajn pro la AZT kaj ke estis pli da mortig'oj c'e la uzantoj ol c'e la ne uzantoj de la substanco.

Intervenas ankau' aliaj faktoroj: la propra imuno-deficitemo, la induktitaj tumoroj, la anemio, la ricevitaj sangtransfuzoj-kio provokas malfortig'on de la defendo-kapablo- kaj la malplibonig'o de la vivkvalito.

La fidindeco de la oficialaj testoj estis ankau' tre kritikata. Provrezulto de la 19 testoj Western Blott faritaj en malsamaj laboratorioj uzante la saman sango-montraj'on.
La fidindeco de la oficialaj testoj estis ankau' tre kritikata. Provrezulto de la 19 testoj Western Blott faritaj en malsamaj laboratorioj uzante la saman sango-montraj'on.

Reage al c'io tio, en Los Angeles konstituig'is la asocio Projet A.I.D.S., kiu iniciatis jug'an plendo-proceduron kontrau' la responsuloj de la AZT-aprobo kiel medikamenton en Usono. En Londono kreig'is la SCAM, komitato celanta sciencesplori kaj publikigi la aferojn de la Wellcome Foundation kaj de la AZT. La angla advokato Graham Ross plangvidas juran inters'tatan agadgrupon kontrau' Wellcome Foundation, kio inkluzivas la hispanan s'taton.

De la 14a g'is la 17a de aprilo de 1994, la Wellcome Foundation invitis 20 reprezentantojn de la amasmedioj de Hispanio en Londonon, en la Hotelon Grafton, 5-stelan, kun proksimuma elspezo de 14 milionoj da pesetoj. Kiu estis la motivo? ni atentu pri tio okazonta kelkajn tagojn poste...

Kary Mullis kaj la aktiva informo-manipulado.

D-ro Kary Mullis ricevis la nobelpremion pri kemio 1993an pro la eltrovo de la plej avangarda tekniko por la studado de viruso: la RCP, kapliteroj de «C'ena Polimerasa Reagado». La RCP estas ilo por pligrandigi kion ajn, ne gravas kiom malgrandan, ec' la VIH-on. Ec' DNA-c'elon, se oni havas la necesan ekipaj'on por tion analizi.

Kiam la RCP unuafoje aplikig'is en 1989 por detekti la VIH-on, kelkaj sciencesploristoj antau'vidis, ke la aserto de Duesberg lau' kio «la VIH estas nedetektebla en la ajdoso-malsanuloj», disfalos.

La tagojn 21an, 22an kaj 23an de aprilo 1994an, okazis en Toledo la 28an Internacian Kunvenon de la Eu'ropa Klinikesplora Societo. G'i arigis pli ol 1.000 sciencistojn kaj estis patronita de la farmaciaj multnacionaloj.

En sia prelego, Kary Mullis s'ang'is la temon kaj asertis ke li ne kredas ke la VIH estas la kau'zo de la ajdoso. Multaj c'eestantoj hororig'is kaj kelkaj foriris el la salono antau' la finig'o.

Kurioze, la skribmedioj de Hispanio kiuj raportis pri la evento (ABC, El Mundo, El Pais, Ya,...)

apenau' raportis pri la enhavo de liaj asertoj. Sed male, ili aperigis titolojn, tutajn pag'ojn kaj longajn komentariojn kritikantajn au' ridindigantajn liajn deklarojn. Maksimume aperis 60 vortoj el la opinio de Mullis, prezentitaj kvazau' ili estus senaj je iu ajn fundamento.

Poste, iu ajdoso-malsanulo kaj iu VIH-portanto, supervivantoj kaj disidentoj de la oficiala teorio, intervjuis Kary Mullis-on.

En tiu intervjuo, Kary Mullis alig'is al tiuj kiuj asertas ke la viruso estas neagresema: «La mistero de tiu c'i damna viruso originas en tiuj du bilionoj jare, kiujn oni elspezas por g'i. Oni prenu alian viruson, elspezu du bilionojn da dolaroj kaj sekve oni povos disj'eti grandajn misterojn pri g'i».
 

Resumo farita per la kunlaboro de Alfredo Embid Fonfria, kunordiganto de l'Asociación de Medicinas Complementarias.

Referaj'oj, kontaktoj kaj bibliografio:

G'enerala informado:

Asociación de Medicinas Complementarias (AMC).

Reapprasing AIDS: 4622 Santa Fe St. San Diego. Ca 92109. Tel.: 619-272-3884. Fax: 619-272-1621.

Foundation Alternative AIDS Research (SAAO), PO Box 1447, NL 1200 BK Hilversum, The Netherlands. Tel/Fax.: 035-243084.

Pli da informoj pri la ekonomikaj interesoj pri ajdoso:

Bryan J. Ellison «Inventing the AIDS Epidemic». Contacte: Bryan J. Ellison. UC Berkeley, Stanley Hall, Berkeley, California 94720. Tel.: 510-643-5455.

Slingshot Publications: «Dirty Medicine». Adreso: Bm BOX 8314 London WC1N 3XX Anglio.

Graham Ross, J. Keith Park & Co., 161 Banks Road, West Birby, Wirral, Merseyside, Liverpool.

L483HU, Anglio. Tel.: 011-44-051-227-2552.

Jon Rappoprt. «AIDS INC. Scandal of the Century». Contacte: Jon Rappoport. 1715 North Fairfax avenue. Los Angeles. California. 90046. Tel.: 213-874-3393.

El Pais, merkredo 8an de marto de 1995. «Glaxo estos la c'efgvidanto post la alproprig'o de Wellcome».

Pli da informoj pri la oficialaj terapioj:

SCAM: BCM 7000, Londono WCIN 3XX, Anglio.

Pli da informoj pri la atesto de la supervivantoj:

Continuum-adreso.


free-news.org